Arthur de Gobineau
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Arthur grafo de GOBINEAU, nask. je la 14-a de julio 1816, mort. je la 3-a de oktobro 1882 en Torino estis franca nobelo, diplomato, vojaĝinto kaj beletristo, kiun oni ofte konsideras, kiel la unuan teoriiston de rasismo.
Arthur de Gobineau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Arthur de Gobineau | |||||
Naskonomo | Joseph Arthur de Gobineau | ||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1816 (1816-07-14) en Ville-d'Avray | ||||
Morto | 13-an de oktobro 1882 (1882-10-13) (66-jaraĝa) en Torino | ||||
Tombo | Monumenta Tombejo de Torino vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Louis de Gobineau vd | ||||
Gefratoj | Bénédicte de Gobineau vd | ||||
Edz(in)o | Clémence de Gobineau vd | ||||
Infanoj | Christine de Gobineau • Diane de Guldencrone vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ariel des Feux • Ariel Des Feux vd | ||||
Okupo | verkisto • diplomato • politikisto • poeto • skulptisto • antropologo • ĵurnalisto • filozofo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvankam li famiĝis kaj ofte cititis nuntempe kiel la fondinto de okcidenta rasismo, tiujn ideojn oni jam trovas antaŭ li, ekzemple jam en la priskribo de Linnaeus pri la diversaj homaj rasoj. Cetere liaj ideoj, kiuj siatempe estis apenaŭ konataj, kaj malmulte influis, ne estas vere tipaj de tio, kio estos la posta eŭropa rasismo (1), kvankam li ja estis eble la unua verki tutan libron pri la temo: ekzemple, male al plejaj rasismuloj, li ne konsideris ke la supera raso estas sia propra, sed la anglosaksa. Simile, male al plejaj rasismuloj li ne estis optimista sed pesimista, kaj antaŭvidis ĝeneralan miksiĝon de la rasoj kaj kadukiĝon de la homaro. Krome, li ne estis militisma aktivulo sed klera pacema salonema nobelulo kun beletraj ŝatoj kaj ne estis vera apoganto de la tiam komencanta eŭropa koloniismo. Eĉ en sia plej interesa libro, frukto de sia diplomatia kariero kaj vojaĝoj, "Tri jaroj en Azio" li priskribas kaj analizas, kun multe da detaloj, kaj sufiĉe da komprenemo, la landojn kaj sociojn renkontitajn (ĉefe Irano kaj centra Azio), tiel kiel ili estis tiutempe. Alia signifa detalo: en siaj romanoj li, tutsame kiel la aliaj samtempuloj, uzas la vorto "raso" en la ĝis tiam tradicia signifo, t.e. familio, av-kaj-id-aro, "nomo" (en la aristokrata vidpunkto).
De Gobineau skribis, ke finnoj estas "negroj de la nordo." Laŭ li Eŭropa normala popolo estas en sudeta Eŭropo mikso de arjoj kaj negroj, en nordeta Europo mikso de arjoj kaj finnoj.
(1) multe pli tipaj kaj influhavintaj estis: Houston Stewart Chamberlain kaj Robert Knox.