Arkosaŭromorfoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arkosaŭromorfoj (Archosauromorpha = "regantaj lacerto-formaj") estas infraklaso de la diapsidaj reptilioj kiuj unue aperis dum la malfrua permio kaj estis ofte renkontata dum la triaso. En tiu ĉi infraklaso estas la ordoj de la rinkosaŭruloj (Rhynchosauria), trilofosaŭruloj (Trilophosauria), prolacertoformaj (Prolacertiformes), arkosaŭroformaj (Archosauriformes) kaj, eble, la ĥordistoderoj (Choristodera). Kvankam ĉi tiuj reptilioj ŝajne varias multe laŭ aspekto (iam oni eĉ metis en apartajn subklasojn - oni konsideris la trilofosaŭrulojn esti eŭiapsidoj kaj la rinkosaŭrulojn esti lepidosaŭroj, eĉ en la sama ordo kiel la sfenodonto) ili efektive unuigas diversaj malgrandaj skeletaj kaj kraniaj detaloj kiuj sugestas ke ili konsistigas kladon kun unu komuna praulo.
Arkosaŭromorfoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Meza permio - ĉi-epoke | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Ordoj | ||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
De la supre menciitaj kvin taksonoj, la unuaj tri formortis ĉe aŭ antaŭ la triasa-ĵurasia formorta evento. La ĥordistoderoj daŭris kiel minora grupo ĝis la mioceno, kaj la arkosaŭroformaj havis multan influon en la triasa medio ĝis ili evoluis al la eĉ pli sukcesaj arkosaŭroj.