Appendix Vergiliana
From Wikipedia, the free encyclopedia
La poemoj de la juna Vergilio titoliĝis Catalepton, kio signifas "bone ellaboritaj poemaĵoj". Aliaj poemoj, transdonitaj sub lia nomo sed sen lia aŭtoreco kolektiĝis fare de la granda filologiisto Jozefo Justo Scaliger (1540-1609) kiel Appendix Vergiliana (latine = alpendaĵo al la verkoj de Vergilio).
Rapidaj faktoj Appendix Vergiliana, literatura verko ...
Appendix Vergiliana | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | authors of Appendix Vergiliana | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | latina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | poemo | ||||
| |||||
Fermi
La verkoj nomiĝas:
- Aetna: pri vulkanoj - eble skribita de Lucilio la Juna
- Ciris: eta epopeo
- Culex: parodio pri paŝtisto
- Copa: pri gastejestrino
- Dirae: malbenadoj
- Lydia: lamento elegiforma de viro pri lia amatino, kiu estas malproksime
- Moretum: poemo pri kamparano
- Quid hoc novi est: poemo por Priapo
- De institutione viri boni / De est et non / De rosis nascentibus: tri poemoj - eble de Aŭsonio?