Apokrifoj pri la apostolo Petro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nova Testamento priskribas, rilate Sanktan Petron, la luman ascendon de fiŝkaptisto al disĉiplo kaj poste al plej alta reganto de la Eklezio, ilustras lian aktivecon en Jerusalemo, la persekutojn de la Sinedrio, la renkonton kun Sankta Paŭlo, la rilatojn kun la naskiĝintaj kristanaj komunumoj; sed ĝi silentas pri multo alio precipe pri lia ĉeesto en Romo kaj lia martiriĝxo. Por tio entreprenas la Aprokrifoj pri la apostolo Petro.
La tradicio pri la martiriĝo de Petro en Romo estas nediskutebla kaj subtenata de arkeologiaj kaj epigrafaj, krom de literaturaj fontoj antikvaj kaj aŭtoritataj (ekde Ignaco el Antioĥio, siavice martirigita en Romo en 107) kaj tamen malmultaj; inverse, la apokrifoj kiuj rakontas la eventojn de la apostolo Petro riĉas je detaloj, el kiuj la ikonografio abunde atingis: oni pensu al la baraktoj kun Simono la Magiisto kaj al la krucumo kun la kapo orientita teren.
Kiel distingi, do, la historiajn verojn el tiuj legendaj?