antikva greka urbo en suda Turkio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Antioĥio (ĉe rivero Orontes) (antikve-grekeἈντιόχεια ἡ ἐπὶ Ὀρόντου, Antiócheia he epì Oróntou, ankaŭ Ἀντιόχεια ἡ Μεγάλη, Antiócheia hê Megálê, tio estas, Antioĥio la Granda; latineAntiochia ad Orontem) estas la plej konata el pluraj antikvaj urboj kun tiu nomo. Ĝi situis en la antikva Sirio kaj fondiĝis dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Dum la jaro 368, la urbo konkeriĝis de la armeoj de la araba kalifo kaj ricevis la nomon Antakya. Tiun nomon la urbo ankoraŭ hodiaŭ havas kaj nun troviĝas en la pleja sudo de Turkio).
En la urbo troviĝis unu el la plej fruaj kristanaj komunumoj kaj la nomo Antioĥio multloke menciiĝas en la Nova Testamento. Nun pluraj kristanaj eklezioj disputas pri la privilegio, kiu el ili rajtu nomi religian gvidanton de sia grupiĝo la "episkopo de Antioĥio".