Antaŭpomerio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Antaŭpomerio, (germane Vorpommern), estas regiono en la nordoriento de Germanio. Ĝi estas la orienta (kaj pli malgranda) parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La alia parto estas Meklenburgo.
Rapidaj faktoj Regiono, historia regiono [+] ...
Antaŭpomerio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Flago | Blazono | ||
historia regiono [+] | |||
Lando | Germanio | ||
- koordinatoj | 54° 5′ 0″ N, 13° 23′ 0″ O (mapo)54.0833333313.38333333 | ||
|
|||
Antaŭpomerio | |||
Vikimedia Komunejo: Western Pomerania [+] | |||
Fermi
La plej granda urbo en Antaŭpomerio estas Stralsund, kiu estis dum la hansa epoko potenca urbo. Tamen la prestiĝon de spirita centro kaj "neoficiala ĉefurbo" posedas Greifswald pro sia iama funkcio kiel sveda administra centro kaj sidejo de pluraj juĝejoj kaj de la Universitato Ernst Moritz Arndt. La ekonomion de la regiono dominas agrokulturo kaj turismo.