Amiŝismo
menonitdevena, kristana komunumo vivanta en Nordameriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amiŝo (angle Amish) estas la nomo de anabaptista (protestanta) kaj menonitdevena, kristana komunumo vivanta en Nordameriko. La anoj de la grupo estas samenomataj kiel la grupo. Ĝiaj setlejoj estas disaj en 22 ŝtatoj de Usono kaj en la provinco Ontario en Kanado. La membroj de la Amiŝo-komunumo estas konataj kiel homoj kiuj konservas simplan vivstilon, tradician vestaĵon kaj evitas uzi modernan teknologion.
La origino de la Amiŝo estas en Svislando kaj Germanio. Ĝis la 17-a jarcento, la amiŝoj estis parto de la menonitoj. La membroj de la komunumo estis diskriminaciitaj kaj persekutitaj fare de kaj la religia establado kaj la politika establado en Svislando kaj Germanio. Multaj unue enmigris al Alzaco kaj Palatinato, kie ekzistis malpli severa diskriminacio, kaj tiam dum la 18-a jarcento ili plejparte enmigris al Usono. La enmigrintoj ekloĝis en la ŝtato de Pensilvanio, de kie ili poste disvastiĝis al aliaj landoj en Nordameriko.
La principoj de la Amiŝoj estas bazitaj sur apartigo de la mondo kaj ĝiaj tradicioj kaj enfermiĝo en la komunumo kaj familio, ĝis la punkto de bojkoto kaj ekskomuniki familianojn kiuj ne sekvas la vivstilon. Ĝiaj membroj vivas en fermitaj, plejparte agrikulturaj komunumoj. Malgraŭ ĉio ĉi, la Amiŝoj kredas je la devo elekti religion libervole. Komunumaj membroj, atinginte la aĝon de plenkresko, estas postulataj por akcepti la religian engaĝiĝon pro elekto post periodo, kio estas speco de rito de transigo (nomita Rumspringa). Dum tiu ĉi periodo – kiu daŭras plurajn monatojn aŭ pli – la junulo, kiu atingas plenkreskon , liberiĝas de la leĝoj de la socio kaj de la eklezio ĝis tiam li fine akceptas la religiajn devontigojn kaj refoje baptiĝas. Amiŝoj rekomendas modestan vivstilon kaj ĝenerale evitas uzi modernan teknologion. En transporto, ili daŭre uzas ĉeval-tirantan ĉaron anstataŭe de aŭtoj. La viroj kreskigas barbon sed razas siajn lipharojn. Kiel parto de la principo de modesteco, la virinoj ne portas juvelojn.
Eĉ en Usono, kiel rezulto de ilia kredo je dia regado sole, kaj tial ilia manko de fido al la ŝtato kaj ĝiaj institucioj, ili sindetenas de partoprenado en nacia aŭ ŝtata politika agado aŭ voĉdonado en baloto, kaj pro pacifistaj kialoj ne aliĝas al la sekurecaj taĉmentoj. En la prezidant-baloto de 2020, la komunumestroj anoncis, ke unufoje por ĉiam, ili partoprenos en la baloto favore al la kandidato Donald Trump, ĉar li promociis la konservativan ideologion en Usono dum ĉiuj jaroj de sia prezidanteco.. Taksoj de 2017 taksas ke ekzistas nuntempe 318,000 Amiŝoj.