Alexandra David-Néel
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louise Eugénie Alexandrine Marie DAVID, pli konata laŭ sia verkista nomo Alexandra DAVID-NÉEL (naskiĝis la 24-an de oktobro 1868 en Saint-Mandé, Val-de-Marne, Francio, mortis la 8-an de septembro 1969 en Digne, Alpes-de-Haute-Provence) - franca orientalistino kun la franca kaj la belga ŝtataneco, opera kantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj esploristo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alexandra David-Néel (Tramtransporto en Parizo). |
Alexandra David-Néel | |
---|---|
Louise Eugénie Alexandrine Marie David (adoleskanta) | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Louise Eugénie Alexandrine Marie David |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1868 (1868-10-24) en Saint-Mandé |
Morto | 8-an de septembro 1969 (1969-09-08) (100-jaraĝa) en Digne-les-Bains |
Edz(in)o | Philippe Néel |
Deveno | Francio |
Ĝenroj | opero |
Profesio | kantistino, ĵurnalistino, verkistino esploristino |
Retejo | www.alexandra-david-neel.org |
Persona informo | |
Naskonomo | Louise Eugénie Alexandrine Marie David |
Aliaj nomoj | Alexandra Myrial |
Lingvoj | angla • sanskrito • tibeta • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Reĝa Konservatorio de Bruselo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Philippe Néel |
Parencoj | Aphur Yongden |
Okupo | |
Okupo | esploristo • antropologo • verkisto • taglibristo • operkantisto • anarkiisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • kantisto • cult leader |
Verkoj | Voyage d'une Parisienne à Lhassa With Mystics and Magicians in Tibet |
TTT | |
Retejo | https://www.alexandra-david-neel.fr |
De sia junaĝo ŝi pasiiĝis pri filozofio kaj religio kaj studis aziajn lingvojn en Sorbonne kaj en Collège de France. Paralele ŝi rilatis kun sekretaj societoj kiel framasonistoj. Ŝi ankaŭ verkis anarkiisman traktaĵon.[1]
Ŝi vivis preskaŭ ĝis 101 jaroj kaj estas tutmonda konata kiel la unua virino de Eŭropo, kiu vojaĝis en 1924 al Lasao en Tibeto, kiam eniro de eksterlandanoj estis malpermesita. Ŝiaj aventuroj kaj kuraĝo estis publikigataj dum la 1920-aj jaroj kaj tiel ege kontribuis al ŝia tutmonda konatiĝo.
entute ŝi verkis pli ol 30 librojn pri orientaj religioj, filozofio kaj ŝiaj vojaĝoj, inkluzive de "Magio kaj mistero en Tibeto", publikigita en 1929. Ŝiaj instruoj influis verkistojn kiel Jack Kerouac kaj Allen Ginsberg, kaj la popularigon de la orienta filozofio de Alan Watts.