Albrecht Dürer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Albrecht DÜRER [ALbreht DIrer], esperantigite Durero (naskiĝis la 21-an de majo 1471(nun 1471-05-21) en Nurenbergo, mortis la 6-an de aprilo 1528 samloke)[1], literumita ankaŭ kiel Durer aŭ Duerer estis germana pentristo, presisto kaj grafikisto. Krome li restos kiel teoriulo de la Germana Renesanco. Naskiĝinta en Nurenbergo, Durero establis sian reputacion kaj influon tra Eŭropo kiam li estis ankoraŭ dudekjarulo pro la alta bonkvalito de siaj ksilografioj. Li estis en komunikado kun la ĉefaj italaj artistoj de sia epoko, kiel Rafaelo, Giovanni Bellini kaj Leonardo da Vinci, kaj el 1512 li estis patronigita de la imperiestro Maksimiliano la 1-a. Durero estas rememorata de la eklezioj kaj de Luteranoj kaj de Episkopanoj.
Albrecht Dürer | ||
---|---|---|
Albrecht Dürer, memportreto, 1498 | ||
Persona informo | ||
Albrecht Dürer | ||
Naskiĝo | 21-an de majo 1471 (1471-05-21) en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 6-an de aprilo 1528 (1528-04-06) (56-jaraĝa) en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio | |
Tombo | Johannisfriedhof vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | mezaltgermana • germana vd | |
Loĝloko | Venecio • Nurenbergo vd | |
Ŝtataneco | Duklando Bavario vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Albrecht Dürer (pli aĝa) vd | |
Patrino | Barbara Dürer vd | |
Gefratoj | Hans Dürer the Younger • Endres Dürer vd | |
Edz(in)o | Agnes Dürer vd | |
Parencoj | Hieronymus Holper • Hans Frey vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo • gravuristo • matematikisto • iluministo • kuprogravuristo • artoteoriisto • desegnisto • ilustristo • exlibrist • grafikartisto • vidartisto vd | |
Laborkampo | pentrado vd | |
Aktiva en | Nurenbergo • Venecio • Bazelo • Strasburgo • Colmar • Frankfurto ĉe Majno • Majenco • Kolonjo • Innsbruck • Bolonjo • Milano • Florenco • 's-Hertogenbosch • Arnemuiden • Baarle-Nassau • Bergen op Zoom • Goes • Heerewaarden • Middelburg • Nimego • Oisterwijk • Sittard • Stokkum, Gelderland • Tilburg • Veere • Zaltbommel • Zierikzee • Antverpeno • Meĥleno • Romo • Wittenberg vd | |
Aktiva dum | 1484–1528 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Melankolio I ❦ Adoration of the Magi vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La ampleksa verkaro de Durero inkludas gravuraĵojn, nome sia preferata tekniko en siaj lastaj presaĵoj, altarpecojn, portretojn kaj mem-portretojn, akvarelojn kaj librojn. La lignogravuraĵoj, kiel tiuj de la serio de la Apokalipso (1498), esta pli gotikaj ol la cetero de lia verkaro. Inter liaj plej famaj gravuraĵoj estas la Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513), Sankta Hieronimo en sia studejo (1514) kaj Melankolio 1a (1514), kiuj estis celo de etenda analizo kaj interpretado. Ankaŭ liaj akvareloj markis lin kiel unu el la unuaj eŭropaj artistoj de pejzaĝoj, sed ĉefe liaj ambiciaj lignogravuraĵoj revoluciigis la eblojn de tiu rimedo.
Li postlasis nur kelkajn pentraĵojn (Memportreto, La Roza Festeno, La kvar apostoloj), sed multajn karbodesegnojn kaj kuprogravuraĵojn, kaj ankaŭ teoriajn verkojn pri matematiko, perspektivo kaj idealaj proporcioj. La enkonduko fare de Durero de klasikaj motivoj en Nordeŭropa arto, tra sia sciaro de Italaj artistoj kaj de Germanaj humanistoj, sekurigis sian reputacion kiel unu el la plej gravaj figuroj de Norda Renesanco.
Durero estis la unua artisto, kiu sistemate subskribis siajn grafikaĵojn per monogramo (AD). Tio baldaŭ iĝis kvalitsigelo, kiun oni kopiis. Laŭ la planoj de Albrecht Durero estis konstruita la fortikaĵo Munot en Ŝafhaŭzo.