Akademio de Platono
malnovgreka filozofia, eduka, kaj esplorcentro, fondita fare de Platono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Akademio (greke Ἀκαδήμεια akadémeia) estis ĝardeno kaj gimnazio ekstere de Ateno dediĉita al la heroo Akademos. Ĝi estas pli fama kiel lernejo fondita de Platono ĉirkaŭ -365. Ĉi lernejo estas ofte menciita kontraste kun la lernejo kreita de Aristotelo : la Peripatetiko.
Akademio de Platono | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 37° 59′ 32″ N, 23° 42′ 29″ O (mapo)37.99235923.708059 | ||||
Estiĝo | -387 | ||||
Akademio de Platono | |||||
Vikimedia Komunejo: Platonic Academy [+] | |||||
Famaj filozofoj firmiĝis partoprenante en la Akademio inter kiuj : Arkesilao kaj Proklo.
La imperiestro Justiniano fermis la lernejon en jaro 529. Ĝiaj restantaj membroj serĉis protekton sub la leĝoj de la Sasanida reĝo Ĥosrov la 1-a. Kelkaj membroj fondis sanktejon en la pagana kastelo de Harran kaj iliaj studentoj kontribuis al la Araba Renesanco.
Pro la tradicio de intelekta brilo ligita kun ĉi institucio, multaj grupoj elektis ekuzi la vorton "Akademio" por sin nomi, ekzemple : Akademio de Esperanto, Académie française en Francio, Royal Academy en Britio, United States Naval Academy, la fikcia Starfleet Academy, kaj la Academy of Motion Picture Arts and Sciences.