Ahmad Ŝaho Durrani
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ahmad Ŝaho Durrani aŭ Ahmad Shāh Durrānī (naskiĝis ĉ. 1722, mortis la 16-an de oktobro 1772) (Paŝtune: احمد شاه دراني), konata ankaŭ kiel Ahmad Khān Abdālī (Paŝtune: احمد خان ابدالي), estis la fondinto de la Durana Imperio kaj estas konsiderata kiel la fondinto de la moderna ŝtato Afganio.[1][2][3][4] Li ekkarieris per listigo kiel juna soldato en armeo de Afŝarida regno kaj rapide iĝis komandanto de la Abdalia Reĝimento, nome kavalerio de kvar mil Abdaliaj Paŝtunaj soldatoj.[5]
Ahmad Ŝaho Durrani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
احمد شاه دراني | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1722 en Herato | ||||
Morto | 16-an de oktobro 1772 (1772-10-16) en Kandaharo | ||||
Tombo | Kandaharo vd | ||||
Religio | islamo • sunaismo vd | ||||
Ŝtataneco | Durana Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Durrani • Durrani dynasty vd | ||||
Patrino | Zarghona Anaa vd | ||||
Edz(in)o | Hazrat Begum vd | ||||
Infanoj | Timur Shah Durrani vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la morto de Nader Ŝaho Afŝar en 1747, Ahmad Ŝaho Durrani estis elektita Reĝo de Afganio. Estrante siajn Afganajn tribojn kaj aliancanojn, li etendiĝis orienten al la Mogoloj kaj al la Marathanoj de Barato, okcidente al la disiĝinta Afŝarida Imperio de Persio, kaj norden al la Ĥanlando de Buĥaro. Post kelkaj jaroj, li etendis sian kontrolon el Ĥorasano okcidente al Kaŝmiro kaj Norda Barato en la oriento, kaj el Amu Darjo norde al la Araba Maro sude.[3][6]