Adrianus van Valckenburg
nederlanda kuracisto, kirurgo kaj anatomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Adriano Falkoburgo (1581-1650) estis nederlanda kirurgo, anatomo kaj doktoro pri medicino, filo de Cornelis Jansz. van Valckenburg kaj Claertegen Adraensdr. van Birkel. Li studis filozofion, historion kaj teologion en la Universitato de Lejdeno kie Lukas Trelcatius (1542-1602), Franciscus Gomarus (1563-1641), Petrus Pavius (1564-1617) kaj Jacobus Arminius (1559-1609) estis liaj profesoroj. Pro religiaj militoj, li forlasis teologion kaj sin dediĉis al medicino, kie li diplomiĝis en la 19-a de junio 1621. Dum sia tuta vivo li estis konservativo-karaktera, kaj neniam akordis kun la teorio pri sangocirkulado de William Harvey. En februaro 1624 li fariĝis profesoro pri Medicino en la Universitato de Lejdeno kaj sukcedis al Reiner Bontius (1576-1623), kiu okupis la postenon ekde la jaro 1617.
Adrianus Falcoburgius (1581-1650) | ||
---|---|---|
Universitato de Lejdeno, kie li studis kaj profesoris. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de novembro 1581 en Leiden, Nederlando | |
Morto | 1650 en Leiden, Nederlando | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |