Abraham Ŝlonski
israela verkisto, tradukisto kaj eldonisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Abraham ŜLONSKI (hebree אברהם שלונסקי, Abraham Ŝlonski, ruse Авраам Шлёнский, Avraam Ŝljonskij, en angla transskribo de la rusa literumo Avraham Shlonsky, naskiĝis la 6-an de marto 1900 en la vilaĝo Krjukovo (ruse Крюково, hebree קריוּקוֹבוֹ, tiam en la Rusia Imperio, nun en Ukrainio, mortis la 18-an de majo 1970 en Tel-Avivo) estis signifa verkisto, tradukisto, ĵurnalisto kaj eldonisto en la hebrea lingvo.
Abraham Ŝlonski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 6-an de marto 1900 en la vilaĝo Krjukovo (ruse Крюково, hebree קריוּקוֹבוֹ, tiam en la Rusia Imperio, nun en Ukrainio | ||||
Morto | la 18-an de majo 1970 en Tel-Avivo | ||||
Nacieco | judo | ||||
Lingvoj | hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Herzliya Hebrew Gymnasium vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Dov Shliyonsḳi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • tradukisto • verkisto • literatura eldonisto vd | ||||
Aktiva dum | 1926– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis al ĥasidisma familio en la vilaĝo Krjukovo, gubernio Poltavo, proksime de la urbo Kremenĉuk. Lia patro apartenis al la ortodoksa ĥasidisma grupiĝo Ĥabad, kaj lia patrino estis rusa revoluciulino. Kiam ŝi estis graveda kun sia sesa infano, kaj ŝi kaŝis kontraŭleĝajn afiŝojn sur ŝia korpo, la kvin-jara knabo Abraham senintence informis pri tio, kondukante al ŝia aresto. Kvar el liaj gefratoj estis mirinfanoj, inter ili lia pli juna fratino, la komponistino kaj pianistino Verdina Ŝlonski. En 1913, kiam li havis 13 jarojn, li estis sendita al Otomana Palestino por studi en la prestiĝa hebrea gimnazio Herclija en Tel-Avivo. Kiam en 1914 la Unua Mondmilito eksplodis, li revenis al sia familio.
En 1921, la tuta familio moviĝis al Palestino. La patro laboris kiel magazena direktisto kaj fabrika librotenisto en Ĥajfo. Avraham estis manlaboristo, pavimante vojojn kaj laboranta en konstruo kune kun aliaj membroj de la tria ondo de hebrea enmigro en Palestinon. Li aliĝis al socialisma juda konstrubrigado kaj helpis establi kibucon en la Valo de Jizre'el. Li edziĝis al Lucia sed kondukis sekretan aferon kun Mira Horowitz, la edzino de amiko kaj kolego. Ŝi havis filon kun li en 1936.