Abercrombie & Fitch
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Abercrombie & Fitch (A&F) (angle Abercrombie & Fitch Co.) estas usona vesta podetalisto, kiu fokusiĝas al neformala vesto. La kompanio funkciigas du aliajn branĉajn markojn: Abercrombie Kids, Gilly Hicks kaj Hollister Co..
Rapidaj faktoj Lando ...
Abercrombie & Fitch | ||
---|---|---|
Abercrombie & Fitch | ||
clothing store chain • publika kompanio • negoco vd | ||
Dum | 1692 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | David T. Abercrombie • Ezra Fitch vd | |
Sidejo | Nova Albany, Ohio, Usono | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | David T. Abercrombie, Ezra Fitch (fondintoj), Fran Horowitz (CEO), Terry Burman | |
Dungitoj | 22.500 (decembro 2014) [1] | |
Spezosumo | US$ 7,09 miliardo (2015)[2] | |
Agokampo | podetala komerco de vestaĵoj, ĉapoj, piedvestoj kaj parfumoj | |
ISIN-kodo | US0028962076 | |
Posedataj kompanioj | Abercrombie kids • Ruehl No.925 • Hollister Co. • Gilly Hicks vd | |
TTT | abercrombie | |
Fermi
La marko estis kreita de David T. Abercrombie kaj Ezra H. Fitch en 1892 kiel malgranda vendejo en Novjorko[3].
Dum la frua 20-a jarcento, la ĉenbutiko ege furoris vendante sportajn produktojn al la usona elito. Inter la fanoj de la marko estis la prezidantoj Theodore Roosevelt, Gerald Ford kaj John F. Kennedy, krom Charles Lindbergh kaj Amelia Earhart, la aktoroj Greta Garbo, Katharine Hepburn kaj Clark Gable, kaj la verkistoj John Steinbeck kaj Ernest Hemingway.