Abdelkader
From Wikipedia, the free encyclopedia
Abdelkader ibn Muhieddine (6a de septembro 1808 – 26a de majo 1883), (arabe عبد القادر ابن محيي الدين ʿAbd al-Qādir ibn Muḥyiddīn), konata kiel Emiro Abdelkader aŭ Abdelkader al-Ĝezairi, estis Alĝeria "Ŝarifo" nome religia kaj milita estro kiu estris lukton kontraŭ la Franca kolonia invado en la mezo de la 19a jarcento. Islama fakulo kaj Sufiisto kiu neatendite troviĝis kondukante militkampanjon, li arigis alĝeriajn tribestrojn kiuj dum multaj jaroj sukcese rezistis kontraŭ unu el la plej modernaj armeoj de Eŭropo. Lia konsistanta rigardo al kio nune estas nomita homaj rajtoj, ĉefe rilate al liaj kristanaj kontraŭuloj, starigis admiradon, kaj grava interveno por savi la kristanan komunumon de Damasko el masakro en 1860 alportis honorojn kaj premiojn el la tuta mondo. En Alĝerio, liaj klopodoj por unuigi la landon kontraŭ eksterlandaj invadantoj faris ke li estis nomita la "moderna Jugurto,"[1] kaj lia kapablo kombini religian kaj politikan aŭtoritatecojn kondukis al la fakto ke li estis aklamita kiel "Sanktulo inter Princoj, Princo inter Sanktuloj".[2]
Abdelkader | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عبد القادر الجزائري | |||||
Naskonomo | عبدالقادر | ||||
Naskiĝo | 6-an de septembro 1808 (1808-09-06) en Guittena | ||||
Morto | 26-an de majo 1883 (1883-05-26) (74-jaraĝa) en Damasko | ||||
Tombo | Damasko vd | ||||
Religio | sunaismo • islamo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ahmad ibn Muhyi al-Din al-Jaza'iri vd | ||||
Parencoj | Razzaq Abd Al-Qadr • Muhammad Said al-Jazairi • Khaled el-Hassani ben el-Hachemi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • soldato • Muĝahido • sciencisto • rezistobatalanto • poeto • verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||