Abbé Pierre
franca katolika pastro, membro de Rezistado, politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Abbé Pierre (abato Petro), vernome Henri Antoine GROUÈS (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1912 en Lyon, mortis la 22-an de januaro 2007 en Parizo) estis franca katolika pastro, rezistanto dum la Dua Mondmilito kaj poste deputito. En 1949 li fondis la laikan karitatan organizaĵon "Compagnons d'Emmaüs" (kunuloj de Emaus) por helpi malriĉulojn kaj rifuĝintojn, kaj la fondaĵon "Abbé Pierre" por loĝigi senhejmulojn (france SDF, Sans Domicile Fixe; laŭvorte "sen hejmo fiksa"). Li troviĝis dum multaj jaroj en la unuaj rangoj de opinisondoj por klasi la de francoj preferatajn famkonatulojn.
Abbé Pierre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Joseph Henry Grouès |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1912 (1912-08-05) en 4-a Arondismento de Liono |
Morto | 22-an de januaro 2007 (2007-01-22) (94-jaraĝa) en 5-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Esteville |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Capuchin Friary (en) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto politikisto teologo membro de Franca rezistado catholic military chaplain (en) |
Lia pseŭdonimo datiĝas de la Dua Mondmilito, kiam li estis en la rezistado.
En 1930 li aliĝis al la kapucenoj kaj en la jaro 1938 li iĝis pastro. De 1945 ĝis 1951 li estis membro de la Nacia Asembleo. Li investis sian salajron en la enloĝigo de viktimoj de la manko de loĝejoj en Parizo.
Abbé Pierre mortis 94-jara pro pneŭmonio.