Aŭtovojoj en Pollando
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La jena teksto Aŭtovojoj en Pollando priskribas pri situacio kaj pri historio de konstruado de aŭtovojoj en Pollando. Pollando ne havas multajn aŭtovojojn. Programo de konstruado de aŭtovojoj en Pollando komencas ekde 1990-aj jaroj sed ĝi estas daŭre modifata kaj malrapide realigata. Lastaj planoj estas el 2004, kiam oni planas sistemon de aŭtovojoj je longeco ĉirkaŭ 1996 km. Ĝis fino de 2007 oni konstruis 698 km-jn de aŭtovojoj. Krom tiu estas 90 km-j nur duonfinitaj vojoj kaj 350 km dum konstruado.
Problemo de manko de aŭtovojoj en Pollando estas ĉiam elemento de sekvaj balotaj kampanioj. Plimulto da poloj ne estas kontenta pri la aktuala situacio pri aŭtovojoj. Fine de la la 2010-aj jaroj la konstruado devus esti plifortigita ĉar Pollando kaj Ukrainio en 2012 invitis al la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, sed konstrui tutan sistemon bezonas longan tempon.
La aŭtovojoj en Pollando estas signataj per numero de vojo en ruĝa fono. Antaŭ numero estas ĉiam litero A. Vojmontriloj kiuj montras al aŭtovojoj havas bluan fonon.