la ĉefurbo de Teksaso en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭstino (angleAustin prononcita ˈɒstᵻn, ˈɔːˈ) estas la ĉefurbo de la subŝtatoTeksaso, interne de Usono. Ĝi situas centre de la ŝtato.
Tiu ĉi artikolo temas pri la usona urbo Austin, ĉefurbo de la subŝtato Teksaso. Vidu ankaŭ la artikolon pri la historia brita aŭtomobilprodukta firmao Austin.
Rapidaj faktoj Bildaro, urbo de Usono • urbego • kantona sidejo ...
Laŭ takso de 2015[4], Aŭstino estas la kvare plej granda urbo en la ŝtato, post Houston, Dallas, kaj San Antonio, kaj la 11-e plej granda urbo en Usono. La metropola areo enhavas pli ol tri milionojn da loĝantoj. Aŭstino estas ankaŭ la kontea ĉefurbo de Konteo Travis.
Aŭstino estas fama pro sia kulturo de muziko, teknologio, kaj kontraŭkulturo. La oficiala slogano de la urbo estas "The Live Music Capital of the World" (La vivmuzika ĉefurbo de la mondo), sed ĝia neoficiala slogano estas "Keep Austin Weird" (Konservu Aŭstinon Bizara).