4-a jarmilo a.K.
jarmilo antaŭ nia erao / From Wikipedia, the free encyclopedia
En la 4-a jarmilo a.K. okazis gravaj ŝanĝoj en la homara kulturo. Tiu jarmilo interalie estis markita de la komenco de la bronzepoko kaj de la invento de skribado.
◄ |
5-a jarmilo a.K. |
4-a jarmilo a.K. | 3-a jarmilo a.K. | ►
40-a jc. a.K. |
39-a jc. a.K. |
38-a jc. a.K. |
37-a jc. a.K. |
36-a jc. a.K. |
35-a jc. a.K. |
34-a jc. a.K. |
33-a jc. a.K. |
32-a jc. a.K. |
31-a jc. a.K.
Aperis kaj rapide plifortiĝis la urboŝtatoj de Sumero kaj reĝlando en Antikva Egiptio. Agrikulturo disvastiĝis tra la tuta Eŭrazio. La monda loĝantaro duobliĝis en la jarmilo, de 7 milionoj ĝis proksimume 14 milionoj.
Laŭ la tradicia juda kredo, Adamo estis kreita en la jaro -3761 - en tiu jaro do komenciĝis la hebrea kalendaro.