Ŝtata Universitato de Wichita
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtata Universitato de Wichita (angle Wichita State University, akronime WSU) estas ŝtata universitato en Wichita en la ŝtato Kansaso, Usono. Ĝi estis establita en 1895 kiel kolegio Fairmount. La lernejo estis kristana ĝis 1926, kiam ĝi iĝis municipa. La ŝtato transprenis la instruejon en 1964, kaj ekde tiam ĝi estas unu el tri esploruniversitatoj en la ŝtato [1].
Ŝtata Universitato de Wichita | ||
---|---|---|
universitato • publika eduka institucio en Usono | ||
moto | Thinkers, Doers, Movers and Shockers Pensantoj, farantoj, movigantoj kaj ŝokiguloj | |
Informoj | ||
fondodato | 1886 | |
Situo | ||
Geografia situo | 37° 43′ 9″ N, 97° 17′ 35″ U (mapo)37.719166666667-97.293055555556 | |
lando | Usono | |
adreso | 1845 N. Fairmount, Wichita, KS, 67260-0124 | |
poŝtkodo | 67260-0124 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 14 999 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Association of American Colleges and Universities • Association of Public and Land-grant Universities vd | ||
filioj | ||
• Kansas Space Grant Consortium vd | ||
| ||
| ||
La lernejoj kaj fakultatoj estas:
- W. Frank Barton lernejo de Komerco [2]
- kolegio de Edukado [3]
- kolegio de Inĝenieristiko [4]
- Sekcio de Aerokosma Inĝenieristiko (1928)
- Nacia Instituto por Aviada Esploro (NIAR)
- kolegio de Belartoj [5]
- kolegio de Sanprofesioj [6]
- Fairmount kolegio de Liberala Arto kaj Sciencoj [7]
- WSU diplomiĝinta lernejo [8]
Wichita estas la aerspaca ĉefurbo de Usono, kaj la Sekcio de Aeronaŭtiko havas kunlaborajn evoluon, esploradon kaj trejnajn interkonsentojn kun NASA, Airbus North America, Boeing, Bombardier-Learjet, Cessna, Hawker Beechcraft, kaj Spirit Aerosystems. La esploraktivecoj okazas en kunlaboro kun, inter aliaj, la Johnson Space Center kaj la Dryden Flight Research Center.
Fondinto Clyde Cessna komencis la Cessna Grupon en Wichita.
En la universitato estis 14,298 studentoj kaj 524 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis USUS$ 4,481 por studentoj registritaj en Kansaso. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo. Proksimume 87% de la studentoj estas de Kansaso [10].