Ŝoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝoro aŭ salherbejoj estas ebena natura areo je malalta vegetalaro situanta proksime de marbordo, kiu estas mergita per salakvo nur okaze de altaj tajdoj. Ĝi estas la parto de la flusejo, kiu iras de la supera parto de la bordmeza etaĝo al la malsupra parto de bordsupra etaĝo[1] kaj konsistas el la supra franĝo de aluviaj grundoj. Ĝi kreskas supre de areo de vadmaro, kiu ĝenerale restas nuda en modera klimato (la sliko) aŭ kiu estas koloniita per manglarboj en tropikaj regionoj (la mangrovo).
Ŝoro estas karakterizita per herbejo kun halofita (saltolera) vegetalaro disigita laŭ etaĝoj. En tropika areo, iuj partoj de ŝoro estas nudaj ĉar saturitaj per salo : tio estas la tannoj.
La vorto “ŝoro” devenas de la nederlanda lingvo en kiu "schor" estas la nomo por aluvia grundo.
La salherbejoj de Golfo de monteto Sankta-Mikaelo estas la plej vastaj en Eŭropo en nur unu peco (4 000 hektaroj) [2].