Ŝkoto
ŝnuro, kiu fiksas malantaŭan malsupran angulon de velo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sur velŝipo, ŝkoto estas ŝnuro kiu utilas por regi la angulon de velo rilate al la direkto de la vento. Ĝi estas parto de la kura rigilaro.
Estas po ŝkoto por ĉiu velo. La maristoj streĉas aŭ malstrĉas la ŝkoton por proksimigi aŭ malproksimigi la velon de la akso de la ŝipo.
La ŝkoto estas distingita de la halso per ĝia loko: la ŝkoto fiksas la malantaŭon de la velo, sed la halso (se ĝi ekzistas) fiksas la antaŭon.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |