Ŝarda
rivero en Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝarda, Sarda, Sharda, nomita ankaŭ Kali kaj Mahakali, estas rivero, kiu ekfluas en Kalapani en Himalajo je alto de 3600 m en la distrikto Pithoragarh en Utarakando, Barato. Ĝi fluas laŭlonge de la okcidenta landlimo de Nepalo kun Barato kaj havas akvokolektan areon de 14,871 km². Ĝi kuniĝas al la rivero Ghaghra, alfluanto de Gango.[1] Ĝi havas la nomon Kali ekde la kunigejo de du rojoj en Gunji kiam ĝi fluas tra la montetoj. Post Brahmadev Mandi apud Tanakpur, ĝi eniras en la ebenaĵoj de Terajo, kie ĝi estas nomita Ŝarda.[2]
Ĝi estas nomita Mahakali en nepala: महाकाली नदी, mahākālī nadī, शारदा नदी, shāradā nadī en Hindia, kaj Kali Gad (Hindia: काली गाड़, kālī gād) aŭ Kali Ganga en Utarakando. Ĝi estas nomita tiel laŭ Śāradā, kiu estas alia nomo por Sarasvatio, nome diino de lernado.
Ĝi havigas eblon por generado de hidroelektro. La rivero estas proponita ankaŭ kiel fonto por unu el multaj projektoj por la Himalaja parto de la plano por konektigi baratajn riverojn.[3]