Ŝafgrifo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gipaeto[1], Ŝafgrifo[1] aŭ Liphara gipaeto, (Gypaetus barbatus), estas taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, sed tre malsimila ne nur de samfamilianoj, sed eĉ de aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome ĝi estas la ununura membro de la genro Gypaetus. En Eŭrazio la gipaeto estas la plej ampleksflugila el ĉiuj la vulturoj kaj pro tio tre impona kaj rigardinda fluganta birdo. Ties hispana nomo “Quebrantahuesos” [kebrantaŭesos], tio estas ostrompulo -ankaŭ en aliaj lingvoj-, devenas el kutimo faligi ostojn dum alta flugo super rokaro por manĝi ties internon post ties rompiĝo.
Ŝafgrifo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gypaetus barbatus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tradicie konsiderata membro de la malnovmondaj vulturoj, ĝi fakte formas malgrandan stirpon de Akcipitredoj kun la Kadavrogrifo (Neophron percnopterus), ties plej proksima vivanta parenco. Ili ne estas multe pli proksime rilataj al la malnovmondaj vulturoj ol ekzemple al aliaj Akcipitredoj kaj diferencas el la unua pro sia plumeca kolo. Kvankam tre dissimilaj, la Kadavrogrifo kaj la Ŝafgrifo havas romboforman voston kio estas malkutime inter rabobirdoj.