Ĵerzejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵerzejo (angle Jersey [ˈdʒɜːzɪ], de la latina vorto Insula Caesarea, do "insulo cezara") estas laŭ areo kaj laŭ nombro de loĝantoj la plej granda el la Manikinsuloj de Britio, loĝata de proksimume 90.000 homoj. Ĝi situas en la Manika Markolo 20 kilometrojn norde de la marbordo de Francio. Ĵerzejo, la plej sunoriĉa el ĉiuj britaj insuloj, estas konata pro siaj vastaj plaĝoj.
Rapidaj faktoj Krondependaĵoj de la brita monarkio • ŝtato, Bazaj informoj ...
Voktujo Ĵerzejo | |||
Bailiwick of Jersey angle, Bailliage de Jersey france | |||
Detaloj | Detaloj | ||
Nacia himno: Dio Gardu la Reĝon | |||
Krondependaĵoj de la brita monarkio • ŝtato | |||
---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Saint Helier | ||
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo, ĵerzeja franca lingvo, Ĵerzeja lingvo | ||
Uzata(j) lingvo(j) | angla kaj franca | ||
Areo | 117 km² | ||
Loĝantaro | 105 500 (2017) | ||
Loĝdenso | 776 loĝ./km² | ||
Horzono | +1 | ||
Interreta domajno | .je | ||
Landokodo | GBJ | ||
Telefona kodo | +44-1534 | ||
Politiko | |||
Politika sistemo | posedaĵo de la reĝa familio de Britio | ||
Ŝtatestro | reĝo Karlo la 3-a de Britio | ||
Ĉefministro | John Le Fondré | ||
Ekonomio | |||
Valuto | Ĵerzeja pundo (variaĵo de la Brita pundo) | ||
Akvejo | Manika Markolo | ||
Koordinatoj | 49° 11′ N, 2° 7′ U (mapo)49.19-2.11 | ||
Akvokolektejo | 118,2 km² (11 820 ha) [+] | ||
Areo | 118,2 km² (11 820 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 105 500 [+] (decembro 2017) | ||
Horzono | UTC±00:00, GMT, Okcidenteŭropa Tempo, UTC+01:00, Eŭropo/Ĵerzejo [+] | ||
Ĵerzejo | |||
Vikimedia Komunejo: Jersey [+] | |||
Fermi
La insulo Ĵerzejo, kune kun la neloĝataj Manikinsuloj Minquiers kaj Ecréhous, formas la memadminstran distrikton Bailiwick of Jersey (angle) aŭ Bailliage de Jersey (france), "voktujo Ĵerzejo", ligitan al la brita reĝa familio. La ĉefurbo de la distrikto estas Saint Helier.