Ĥentkaus la 1-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥentkaus la 1-a estis reĝino de antikva Egiptio fine de la 4-a dinastio (malnova imperio de Egiptio), kiu ĉirkaŭ la jaro 2500 antaŭ nia erao estis la edzino de la faraono Ŝepseskaf. Ŝi entombiĝis en la "kvara el la piramidoj de Gizo", kies plej granda piramido konatiĝis kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, kaj tial ricevis apartan atenton ankaŭ de neegiptoj longe post sia morto.
Ĥentkaus la 1-a en hieroglifoj | ||||||
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ĥentkaus la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | |||||
Tombo | Tombo de Ĥentkaus la 1-a vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Menkaure vd | ||||
Gefratoj | Khuenre vd | ||||
Edz(in)o | Ŝepseskaf vd | ||||
Infanoj | Neferirkare Kakai • Bunefer • Thamphthis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
La nekutime longa mortokulto pri ŝi en Egiptio kaj la reĝaj titoloj supozigas ke eble ŝi mem dum iom da tempo estis memstara regantino de Egpitio. Ĉiukaze ŝi havis signifan influon pri la historiaj evoluoj dum la ŝanĝo de la 4-a al la 5-a dinastio de Egiptio.
- Kategorio Ĥentkaus la 1-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri antikva Egiptio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |