Ĝohoro
provinco de Malajzio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝohoro (malaje Johor, plenforme Johor Darul Ta'zim) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 19 210 kvadrataj kilometroj en la sudo de la malaja duoninsulo. Laŭ stato de la jaro 2010 ĝi havis 3 348 283 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 174 homoj laŭ kvadrata kilometro. Temas pri unu el la plej evoluintaj partoj de Malajzio. Administra centro kaj sultana rezidejo estas la urbo Johor Bahru (Ĝohor-Baruo), antaŭe konata kiel Tanjung Puteri (malaje por princina kabo) kaj Muar. La malnova ŝtata ĉefurbo estas Johor Lama.
Ĝohoro Johor Darul Ta'zim |
||||
---|---|---|---|---|
Subŝtato | ||||
Flago | Blazono | |||
provinco de Malajzio [+] | ||||
Lando | Malajzio | |||
Supermara alteco | 1 276 m [+] | |||
Koordinatoj | 1° N, 104° O (mapo)1.4872222222222103.78111111111 | |||
Ĉefurbo | Johor Bahru | |||
- koordinatoj | 1° N, 104° O (mapo)1.4872222222222103.78111111111 [+] | |||
Plej malalta punkto | Ĝohora markolo [+] | |||
Akvokolektejo | 19 210 km² (1 921 000 ha) [+] | |||
Areo | 19 210 km² (1 921 000 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 3 348 283 [+] (2010) | |||
Denseco | 174,3 loĝ./km² [+] [+] | |||
Guberniestro | Ibrahim Ismail
(ekde ) |
|||
Horzono | UTC+08:00, norma horzono de Malajzio [+] | |||
Poŝtkodo | 80000–86999 [+] | |||
ISO 3166-2 | MY-01 | |||
|
||||
|
||||
Ĝohoro Johor Darul Ta'zim |
||||
Vikimedia Komunejo: Johor [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Ĝohoro estas ĉirkaŭata de la subŝtatoj Pahango norde, Malako kaj Negeri-Sembilano nordokcidente. Sude ĝin limigas la ĝohora markolo, kiu disigas Ĝohoron de la Respubliko de Singapuro. La subŝtato ankaŭ dividas maran limon kun la insulara kaj kontinenta partoj de la indonezia teritorio Riauo, respektive oriente (insulara parto) kaj okcidente (kontinenta parto) de la sudĉina maro kaj la malaka markolo.
Ĝohoro estas ankaŭ konata per sia araba honora titolo, Darul Ta'zim, aŭ "adobo de digno", kaj foje alternative estas literumata Johore kun fina litero "e".