Ĝingis-Ĥano
fondinto de la Mongola Imperio (1155–1227) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝingis-Ĥano[1] [2]aŭ Ĉingisĥano[3][4] (mongole , ĉine 成吉思汗, ruse Чингис Хаан [t͡ʃʰiŋgis xaːn], Ĉingis Ĥaan)(naskiĝis ĉirkaŭ 1162, mortis la 18-an de aŭgusto 1227) estis fondinto de la Mongola Imperio (kiu iĝis la plej granda laŭ teritorio seninterrompa imperio en la historio de post lia morto[5]) kaj ricevis la kromnomon Temuĝin (en la meza mongola ᠲᠡᠮᠦᠵᠢᠨ [6], ĉine 鐵木真, cirila alfabeto Тэмүүжин [tʰemut͡ʃin]). Li estas konsiderata esti eminenta strategiisto kaj politikisto.
Ĝingis-Ĥano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĥano de la Mongola Imperio | |||||
Regado | de 1206 – aŭgusto 1227 | ||||
Sekvanto | Ogodei-Ĥano | ||||
Kronado | Printempo 1206 apud la Rivero Onon, Mongolio | ||||
Persona informo | |||||
ᠴᠢᠩᠭᠢᠰ ᠬᠠᠭᠠᠨ ᠴᠢᠩᠭᠢᠰ ᠬᠠᠭᠠᠨ Чингис хаан | |||||
Naskonomo | Чингис хаан | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1162 en Montaro Ĥentii, Mongolio | ||||
Morto | 18-a de aŭgusto 1227 (aĝis ĉirkaŭ 65) en Jinĉŭano, Okcidenta Xia | ||||
Mortis per | ĉevalfalo vd | ||||
Tombo | nekonata valoro vd | ||||
Religio | tengrismo vd | ||||
Ŝtataneco | Mongola Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Borĝigin vd | ||||
Patro | Jesugei | ||||
Patrino | Oulen | ||||
Gefratoj | Qasar • Behter • Belgutei • Hachiun • Temüge • Temulin vd | ||||
Edz(in)o | Börte • Khulan • Gürbesu • Yesui • Yesugen • Chahe • Princess Qiguo • Hedaan • Ibaqa beki vd | ||||
Infanoj | Jochi • Ĉagataj-Ĥano • Ogedei Ĥano • Tolui • Wuluchi • Alahaibieji • Tümelün • Checheyikhen • Yeli'andun • Il-Altun • Huochenbieji • Kölgen • Chawuer • Shuerche vd | ||||
Parencoj | Tekina Khatun vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militestro • gentestro • monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li enpovigis per unuigo de multaj el la nomadaj triboj de Nordorienta Azio. Post fondo de la Mongola Imperio kaj esti proklamita "Ĝingis-Ĥano," li startis la mongolajn invadojn kiuj rezultis en la konkero de la plej granda parto de Eŭrazio. En malpli ol dek jaroj (ekde 1215 kun la konkero de Pekino) la mongoloj konkeris du triononojn de Ĉinio. En ĝia pinta periodo la mongola regno vastiĝis de Koreio en la oriento, al Vjetnamio en la sudo kaj Pollando en la okcidento[7]. Tiuj inkludis kampanjojn aŭ invadojn al la Kara-Ĥitana Ĥanato, Kaŭkazo, Ĥorezma Imperio, Okcidenta Xia kaj de Dinastio Jin (1115–1234). Tiuj kampanjoj estis ofte akompanataj de grandskalaj masakroj de civila loĝantaro – ĉefe ĉe la teritorioj kontrolitaj de Ĥorezma Imperio kaj de Xia. Je la fino de lia vivo, la Mongola Imperio okupis gravan parton de Centra Azio kaj de Ĉinio.
Antaŭ Ĝingis-Ĥano mortiĝis, li nomumis Ögedei Ĥan kiel sukcedanto kaj disigis sian imperion en Ĥanlandoj inter siaj filoj kaj nepoj.[8] Li mortiĝis en 1227 post venki super Okcidenta Xia. Li estis entombigita en nemarkita tombo ie en Mongolio je nekonata loko.[9] Liaj descendantoj etendis la Mongolan Imperion tra plej de Eŭrazio per konkerado aŭ kreado de vasalaj ŝtatoj en ĉio el la moderna Ĉinio, Koreio, la Kaŭkazo, Centra Azio, kaj gravaj partoj de moderna Orienta Eŭropo, Rusio, kaj Sudokcidenta Azio. Multaj el tiuj invadoj ripetis la komencajn grand-skalajn masakrojn de lokaj loĝantaroj. Kiel rezulto Ĝingis-Ĥano kaj lia imperio havas timigan reputacion en lokaj historioj.[10]
Krom liaj militaj atingoj, Ĝingis-Ĥano ankaŭ progresigis la Mongolan Imperion alimaniere. Li dekretis la adoptadon de la malnova ujgura alfabeto kiel skribmaniero de la Mongola Imperio. Li ankaŭ praktikis meritokration kaj kuraĝigis religian toleremon en la Mongola Imperio dum li unuigis la nomadajn tribojn de Nordorienta Azio.
Nuntempaj Mongoloj rigardas lin kiel la fondopatro de Mongolio.[11]
Kondamnita tra plej el la historio pro la malhumaneco de siaj kampanjoj, Ĝingis-Ĥano estas konsiderita ankaŭ pro eltenado de la Silka Vojo sub unu kohera politika medio. Tio pliigis komunikadon kaj komercon el Nordorienta Azio kaj por islamanoj el Sudokcidenta Azio kaj por kristanoj el Eŭropo, tiele etendante la horizontojn de la tri kulturaj areoj.