Ĝermado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝermado estas botanika esprimo por kaj la unua ŝtupo de la ontogenezo ĉe semoj kaj la burĝonado de rezervorgano kiel rizomoj, tuberoj[1], bulboj, bulbiloj[1] kaj ĉe polenero kaj sporoj[1]. La speciala karakterizaĵo estas la fino de la dormado de la plantorgano.
En pli strikta senco ĝermado estas la komenco de la evoluo de la semo de semplantoj (spermatophyta). Ĝi entenas la procezon de la kresko de la ensema embrio kaj de la eligo de la ĝermradiko tra la tegumento ĝis la plena evoluo de la ĝermplanto.[1]