Ĝerbuoj
apartigilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĝerbuoj aŭ ĝerbosoj (arabe جربوع jarbūʻ ) formas la kernon de la membraro de la familio Dipodedoj. Ĝerbuoj estas saltemaj dezertaj ronĝuloj kiuj troviĝas tra Nordafriko kaj Azio oriente al norda Ĉinio kaj Manĉurio.[1] Ili tendencas loĝi en varmaj dezertoj.[1]
Okaze de ĉasklopodo, ĝerbuoj povas kuri ĝis 24 kilometroj por horo.[1] Kelkaj specioj estas predataj de noktuoj (Athene noctua) en centra Azio. Plej specioj de ĝerbuoj havas elstarajn aŭdkapablojn kiujn ili uzas por eviti iĝi la predon de noktaj predantoj. La tipa vivodaŭro de ĝerbuoj estas ĉirkaŭ ses jaroj.[2]