Ĝenerala germana biografiaro
ĝenerala germana biografiaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝenerala Germana Biografiaro - germane Allgemeine Deutsche Biographie (ADB) - estas biografia leksikono, publikigita en 1875-1912 (kaj represita en 1967-1971) en 56 volumoj de la historia komisiono ĉe la Bavara Akademio de Sciencoj de Munkeno sub la redaktado de Rochus von Liliencron kaj estis publikigita en la libroeldona urbo Lepsiko fare de la eldonejo Duncker & Humblot]. La ADB estas unuaklasa referenca verkaĵo por proksimume 26 500 homoj kiuj mortis antaŭ 1900 kaj laboris en germanlingvaj landoj. Ĉi tio ankaŭ inkluzivas Nederlandon ĝis la jaro 1648.
Allgemeine Deutsche Biographie | |||||
---|---|---|---|---|---|
skribita verko • biografia vortaro | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | diversaj aŭtoroj | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1875 | ||||
Loko | Leipzig | ||||
Eldonejo | Duncker & Humblot | ||||
Ĝenro | enciklopedio | ||||
| |||||
La posteulo de la ADB estas la Nova Germana Biografiaro (NDB), kiu ankoraŭ ne estis finita. Krom la NDB, la ADB estas la aŭtoritata germana nacia leksikono pri biografioj. Elektronika versio de la ADB estas parto de la datumbazo "Germana Biografiaro". La retejo enhavas ĉiujn artikolojn de la ADB en plena teksto kaj kompletan indekson, kiu ankaŭ inkluzivas la enskribojn de la Nova Germana Biografiaro (NDB).
- Kategorio Ĝenerala germana biografiaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |