Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
plej alta UN-oficisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Secretary-General, mallonge UNSG, arabe أمين عام الأمم المتحدة, ĉine 联合国秘书长, france Secrétaire général des Nations unies, hispane Secretario General de Naciones Unidas kaj ruse Генеральный секретарь ООН) estas la gvidanto de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj, unu el la plej gravaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|
pozicio | ||
diplomato • ĝenerala sekretario • Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 26-a de junio 1945 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Ĝenerala Sekretario laŭ rekomendo de la Konsilo pri Sekureco elektiĝas laŭ rekomendo de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj por oficperiodo de kvin jaroj. La nomumon povas malebligi la malkonsento de ĉiu ajn el la konstantaj membroŝtatoj de la Konsilo pri Sekureco. Kvankam teorie ne estas limigo pri la nombro de oficperiodoj, ĝis nun neniu Ĝenerala Sekretario oficis dum pli ol dek jaroj, do dum pli ol du oficperiodoj.
Kutime la posteno de la Ĝenerala Sekretario post du oficperiodoj rotacias de unu kontinento/geografia regiono al alia. Tiu regulo tamen ne estas deviga.
Kiel unua Ĝenerala Sekretario la 1-an de februaro 1946 elektiĝis Trygve Halvdan Lie. (La unua komisia Ĝenerala Sekretario estis la anglo Sir Gladwyn Jebb.) Ekde la jaro 1997 ankaŭ ekzistas la ofico de vica Ĝenerala Sekretario.
En 2006, la Ĝenerala Sekretario de UN ricevis malnetan jaran salajron de 176.877 usonaj dolaroj.