Ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj (en franca originale: Le Tour du monde en quatre-vingts jours) estas romano de la franca verkisto Jules Verne publikita serie en la ĵurnalo Le Temps el la 7a de novembro (numero 4225) ĝis la 22a de decembro (numero 4271) de 1872, la sama jaro en kiu okazas la agado. Poste, ĝi estos publikita komplete la 30an de januaro 1873.
Le Tour du monde en quatre-vingts jours | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Jules Verne | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1872 | ||||
Loko | Parizo | ||||
Ĝenro | serie eldonita fikcio • vojaĝa romano • aventura fikcio • fikcio por infanoj | ||||
Loko de rakonto | Ŝanhajo • Honkongo • Nov-Jorko • San-Francisko • Londono • Liverpool • Barato • Egiptio • Singapuro • Japanio • Adeno • Italio • Francio | ||||
| |||||
La aventuroj de la brito Phileas Fogg kaj de lia helpanto Jean Passepartout konstituas unu de la rakontoj plej interesaltiraj kreitaj de la homa imagopovo kaj unu de la juveloj de la universala literatura.
Tiu verko rezultis en jura proceso al Verne, ĉar Édouard Cadol, kiu malsukcesis klopodi surscenejigi teatraĵon, intencis esti kunverkisto de la romano. Finfine ne okazis juĝo, sed li sukcesis akiri tiom da rajtoj pri la verko kiel Verne.