Ĉina ralardeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina ardeo aŭ pli precize Ĉina ralardeo (Ardeola bacchus) estas en Orienta Azio birdospecio de akvejoj de la familio de ardeoj nome Ardeedoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ĉina ralardeo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
plenkreskulo en reprodukta plumaro
plenkreskulo en vintra plumaro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ardeola bacchus (Bonaparte, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue vintrejoj. | ||||||||||||||
Tutmoda reproduktado: la tutan jaron (malhelblue) kaj nereprodukta teritorio (helblue/malhelverde) de A. bacchus, kompare kun ties plej proksimaj parencoj (helverde la Indonezia ralardeo kaj brune la Hinda ardeo. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estas unu el ses specioj de birdoj konataj kiel "ralardeoj" (genro Ardeola). Ĝi estas parapatria (aŭ preskaŭ) kun la Hinda ardeo (A. grayii) okcidente kaj kun la Indonezia ralardeo (A. speciosa) sude, kaj tiuj tri ŝajne formas superspecion. Kiel grupo ĝi estas diverse parencigita kun la Ralardeo (A. grayii) aŭ kun la Madagaskara ralardeo (A. idae). Meze de 2011 ankoraŭ ne estis publikitaj molekulaj analizoj de interrilato inter ralardeoj[1] kaj ne estas ostologiaj analizoj sufiĉe por komparo kun ĉiuj necesaj taksonoj.[2]