Ĉina ceramiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina ceramiko estas artotipo disvolvigita ekde la dinastiaj periodoj. La unuaj ceremikoj estis fabrikitaj antaŭ ĉirkaŭ 20 000 jaroj,[1] dum la paleolitiko.
Ĝi estis ĉefe konata pro sia porcelano, el kio la ĉinoj estis inventistoj, kaj pro sia tuta longa tradicio de teknikoj, plinovigaĵoj kaj emajloj. La Jangŝao-kulturo de 4 000 jaroj a.K.[2] estas la unua kiu stampas la gravan nomon de la ĉinaj ceramikistoj, kvankam jam antaŭ multaj jaroj montriĝis elstaraj la kulturoj Ciŝan en Hebejo kaj Peiligang en Henano.[3] En la epoko de neolitiko, post la kulturo Janŝao, la kulturo Majiajao, la produktado de la kulturo Longŝan pruvis la uzadon de la tornilo, neanstaŭebla por realigi fajnecon kaj altecon de iaj pecoj de la prestiĝa tipo «ovoŝelo».[4]