Ĉilia akcipitro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉilia akcipitro (Accipiter chilensis aŭ Accipiter bicolor chilensis) estas rabobirdo apartenanta al la genro de tipaj akcipitroj. Ili reproduktiĝas en arbaroj de Andoj el centra Ĉilio kaj okcidenta Argentino suden al Fajrolando, el marnivelo al 2,700 m altitude (kvankam birdoj estas rare observataj super 1,000 m). Kelkaj vintras ŝajne en malaltaj teroj de nordokcidenta Argentino.
Ĉilia akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉilia akcipitro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter chilensis (Philippi & Landbeck, 1864) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CITES_A2 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas foje konsiderata subspecio de sia norda parenco nome la Dukolora akcipitro (A. bicolor), kaj foje distinga specio. Ambaŭ montras diferencoj laŭ prefero de biotopoj kaj havas alopatriajn distribuadojn. Sed la situacio estas pli komplika pro la subspecio pileatus, kiu estas intermeza en plumaro inter bicolor kaj chilensis, kaj estis varie atribuata al specio fare de tiuj kiuj konsideras ilin distingaj.