Ĉerivera arbaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉerivera arbaro aŭ Ĉeriver-arbaro estas arbara ĉerivera areo. Temas pri terenoj apud akvokorpoj kiel rivero, riveretoj, lageto, lago, marĉo, kanalo, estuaro, depresio aŭ rezervujo.
La termino ĉerivera (riparia) teknike nur referencas al areoj apud fluantaj akvokorpoj kiel riveroj, riveretoj, riveromarĉoj kaj estuaroj. Tamen la nocioj ĉeriver-arbaro kaj ĉerivera areo ankaŭ povas esti uzataj por indiki areojn apud nefluantaj akvokorpoj kiel lagetoj, lagoj, depresioj kaj rezervujoj.
Ricevas la nomojn de Galeria arbaro, Laŭrivera arbaro aŭ Ĉerivera arbaro la vegetaĵaro borda, tio estas, kiu supervivas ĉefe pro la humideco de la grundo, kaj kiu kreskas ĉe la bordoj de rivero, ĝenerale kun densa kanopeo.