Ĉejenoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉejenoj, angle Cheyenne (prononco [ŝaJE:N], laŭ sistemo IFA ʃaɪˈæn) estas grupiĝo el la preriindianoj kaj ilia lingvo estas de la algonkena lingvaro. La ĉejenoj enhavas du indianajn tribojn, la Só'taeo'o aŭ Só'taétaneo'o (pli ofte literumita kiel Suhtai aŭ Sutaio) kaj la Tsétsêhéstâhese (ankaŭ literumita Tsitsistas). Ĉi tiuj triboj kunfandiĝis en la frua 19-a jarcento. Hodiaŭ, la ĉejenoj estas dividitaj en du federacie agnoskitajn naciojn: la sudaj ĉejenoj, kiuj estas enskribitaj en la ĉejenaj kaj Arapaho-triboj en Oklahomo, kaj la nordaj ĉejenoj, kiuj estas enskribitaj en la norda ĉejena tribo de la norda Ĉejena-indiana rezervejo en Montano. La ĉejenoj parolas la ĉejenan lingvon.
- Kategorio Ĉejenoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj etno, Usonaj indianoj ...
Ĉejenoj | |
---|---|
etno | |
Usonaj indianoj | |
Suma populacio | |
13 500 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
angla lingvo • Ĉejena lingvo | |
Religio | |
kristanismo • animismo • Native American Church | |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri etno. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |