Ĉefrabeno de Israelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉefrabeno de Israelo (hebree הרבנות הראשית לישראל, Ha-Rabbanut Ha-Rashit Li-Yisra'el) estas rekonita per leĝo kiel la supera rabena kaj spirita aŭtoritato por judismo en Israelo, kaj ĝi estas respondeca por la nomumo de rabenoj kaj reguligo de juda religia vivo [1].
Rapidaj faktoj pozicio, Komenco ...
Ĉefrabeno de Israelo | ||
---|---|---|
הרב הראשי לישראל | ||
pozicio | ||
Komenco | 1921 vd | |
Geografia situo | 31° 47′ 27″ N, 35° 11′ 52″ O (mapo)31.79076935.197857 | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Sidejo | Jerusalemo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La Ĉefrabeno estas gvidita fare de du ĉefrabenoj, Aŝkenaza kaj Sefarda - ankaŭ konata kiel Rishon LeZion (hebree ראשון לציון, signifante La Unua al Ciono) - kiuj kune estas elektitaj fare de speciala komisiono de rabenoj por oficperiodo de dek jaroj. La nuna aŝkenazia ĉefrabeno estas David Lau kaj la sefarda ĉefrabeno estas Yitzhak Yosef, kiuj komencis siajn oficperiodojn samtempe en 2013 [2].