Ĉada baseno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉada baseno, ankaŭ Ĉadlaga baseno, estas la nomo de la la malalte situanta centro en Centra kaj Okcidenta Afriko. La regiono estas agnoskita de la Mediprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj, mallonge MUN (UNEP); ĝi aliĝis al la departemento pri tutmonda akveja taksado, mallonge TAT (GIWA)). La regiono havas la numeron TAT 43.
Ĉada baseno | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Senelflua baseno [+] | |||
Landoj | Ĉado, Niĝero, Niĝerio, Kameruno, Centr-Afriko | ||
- koordinatoj | 16° 30′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)16.518 | ||
Ĉada baseno | |||
La ĉada baseno entendiĝas inter la 6a kaj la 24a gradoj de la norda latitudo kaj inter la 8a kaj la 24a grado de orienta longitudo. Ĝi havas areon de ĉ. 2,434 milionoj da km², kiu egalas al ĉ. 8 % de la tuta areo de la afrika kontinento. Ĝi apartenas al la plej grandaj senelfluaj basenoj de la mondo. La baseno konsistas el diversaj naturejoj de tre malsamaj pejzaĝ- kaj vegetaĵar-tipoj. Ĉirkaŭ la duono (la nordo) konsistas el dezertoj Ténéré, kaj la granda sablodezerto de Bilma (Erg du Bilma) kaj la Erg du Djourab. La meza parto de la baseno la dezerto transiras al duonaridaj vegetaĵaraj zonoj de la Sahela Zono kun tipaj dornarbustaj kaj sekarbustaj savanoj apud la riveroj Ŝario, Logoneo kaj Komadugu Yobe. Tie etendiĝas la grandaj internacie gravaj inundaj savanoj. Laŭlonge de la riveroj kreskas galeriaj arbaroj kaj en la suda parto de la baseno troviĝas ankaŭ la humidaj savanoj de la Sudano kun ĝiaj tipaj sekarbaroj.
La plej konata geofizika elemento de la ĉada baseno estas la Ĉada lago. Ĝi determinas de jarmiloj la evolucion de homo, flaŭro kaj faŭno de tiu ĉi regiono. Kiel akvorezervejo inter dezerto kaj savano la Ĉada lago altiris multajn enmigrintojn, esploristojn kaj aventuristojn. La jara ŝanĝo de la akvonivelo, la pligrandigo de la inundaj areoj kaj la jara alternado de la altakvoj de la alfluantaj riveroj, kiuj ekas tiun ŝanĝon de la akva nivelo en la lago estas la bazo de la evoluado de kulturoj kaj popoloj. La Ĉada baseno estas la lulilo de diversaj dinastioj. Krome la lago ankaŭ estas la natura limo por komerco kaj interagadoj.