Émile Clapeyron
From Wikipedia, the free encyclopedia
Benoît Paul Émile Clapeyron (1799-1864) estis franca fizikisto kaj inĝeniero, unu el la fondintoj de la Termodinamiko. Kune kun sia amiko Gabriel Lamé (1795-1870) li instruis Puran kaj Aplikan Meĥanikon, kemion kaj dezajnoteorion en la Instituto de Inĝenierado pri Komunikaj Vojoj en Sankt-Peterburgo dum 10 jaroj.
Emilio Klapejrono (1799-1864) | |||||
---|---|---|---|---|---|
franca fizikisto kaj inĝeniero, unu el la fondintoj de la Termodinamiko. | |||||
Persona informo | |||||
Benoît Paul Émile Clapeyron Émile Clapeyron | |||||
Naskonomo | Benoît Paul Émile | ||||
Naskiĝo | 26-a de januaro 1799 en Parizo, Francio | ||||
Morto | 28-a de januaro 1864 en Parizo, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Politeknika Lernejo de Parizo Minlernejo de Parizo Pariza Akademio de Scienco | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • inĝeniero • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | termodinamiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Krom tio ili aktivis kiel konsulto-inĝenieroj pri sennombraj projektoj, inkludante interalie la Katedralon de Sankta Izaako kaj la Kolumnon de Aleksandro en Sankta Petersburgo, samkiel pendpontojn kaj la digojn de Ŝlisselburgo. Post la Julia Revolucio de Parizo, en 1830, Klapejrono reiris al Francio kaj rapide distingiĝis kiel renoma inĝeniero de la unua pariza fervojo.
En 1844, li estis nomumita profesoro pri konstruado de vapormaŝinoj en la la Lernejo pri Civila Inĝenierado. Li ankaŭ disvolvis kelkajn studojn pri Sadi Carnot (1796-1832)